Saltu al enhavo

Dat du min Leevsten büst

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dat du min Leevsten büst ("Ke vi estas mia plej kara") estas la plej konata kanto en malaltgermana lingvo. La aŭtoro de la kanto ne estas konata. La teksto publikiĝis unue en 1845.

La kanto ekzistas en multaj diversaj esperantaj tradukoj. Ties komencaj vortoj tre malsamas, ekzemple:

  • Ĉar mi amegas vin (traduko de Ursula Böhringer, nun Ursula Redoulez, en la kantaro "Verda Trobadoro" eldonita de SAT-Junulfako en 1986)
  • Kara amato de mi (versio de Kajto, prezentita ekzemple en la UK 2023)
  • Vi estas mia kor' (versio de kantaro.ikso.net, prezentita ekzemple de Anta Eņģele en BET 2023)

Teksto de la kanto

[redakti | redakti fonton]

[kun simpla, do nepoezia, laŭvorta traduko al Esperanto]

Dat du min Leevsten büst
Ke vi estas mia plejkarulo
dat du wol weest!
vi tutbone scias.
(refoje)
Kum bie de Nacht, Kum bie de Nacht,
Venu dumnokte, venu dumnokte,
sech wi du heest.
diru kiel vi nomiĝas.
(refoje)
Kum du üm Middernacht,
Venu vi meznokte
kum du Klok een!
venu je la unua.
(refoje)
Vader slöpt, Möder slöpt,
Paĉjo dormas, panjo dormas,
ik slaap alleen.
mi dormas sole.
(refoje)
Klop an de Kamerdör,
Frapu ĉe la ĉambropordo,
faat an de Klink!
premu la tenilon!
(refoje)
Vader meent, Moder meent,
Paĉjo pensas, panjo pensas,
dat deit de Wind.
ke tion faras la vento.
(refoje)

Pri la resto de la nokto silentas la kanto..., sed en la esperantaj versioj de Kajto kaj Anta Eņģele, aŭdeblaj kaj videbaj sube, kiuj ankaŭ silentas pri kio okazas en la ĉambro de la knabino, estas kvara strofo de post la nokto.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]